Josberto

2008-03

Episodes

Korvalvo

Tuesday Mar 18, 2008

Tuesday Mar 18, 2008

Korvalvo
El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


1. dekstra atrio, 2. maldekstra atrio, 3. supra kavovejno, 4. aorto, 5. pulmarteria trunko, 6. pulmaj vejnoj, 7. mitrala valvo, 8. aorta valvo, 9. maldekstra ventriklo, 10. dekstra ventriklo, 11. malsupra kavovejno 12. trikuspida valvo, 13. pulmarteria valvo,

En la koro estas kvar korvalvoj aŭ korklapoj, kiuj povas fermi la sangofluon inter la atrioj kaj la ventrikloj kaj inter la ventrikloj kaj la arterioj. La funkcio de la valvoj estas preventi la retrofluon de la sango. La valvoj konsistas el materialo de la endokardio, la unua tavolo de la korparieto.
La sonoj, kiujn la koro produktas, estas tiuj de la korvalvoj.

[redaktu] La korvalvoj
La enlasaj valvoj:
trikuspida valvo, inter la dekstra atrio kaj dekstra ventriklo
mitrala valvo, inter la maldekstra atrio en maldekstra ventriklo
La ellasaj valvoj:
pulmarteria valvo, inter la dekstra ventriklo kaj la pulmarteria trunko
aorta valvo, inter la maldekstra ventriklo kaj la suprenira aorto

Tuesday Mar 18, 2008

la kardiovaskula sistemo, aŭ koroangia sistemo, estas ankaŭ nomita la sangocirkula sistemo.
La sangocirkula sistemo de homo konsistas el sango, la koro, kaj sistemo de arterioj, kapilaroj kaj vejnoj, kiuj transportas sangon al ĉiu korpa histo. El sistemo de sang-angioj de homa korpo, metitaj unu post la alian, longus proksimume 160.000 kilometrojn.
La "pulma cirkulado" transportas oksigenon de la aer-recesoj de la pulmoj al la koro per la sango. La sango enhavas mikroskopajn rondajn ruĝajn korpusklojn (ruĝajn globulojn), la eritrocitojn. La korpuskloj estas ruĝaj, ĉar tiuj ĉeloj enhavas oksi-hemoglobinon. La hemoglobino transportas oksigenon kaj poste transportos la karbondioksidon reen al la pulmoj. Oksigeno kaj karbondioksido interŝanĝas en la pulmoj per osmozo.
La pulmaj vejnoj kondukas la sangon provizitan per oksigeno al la koro. La sango eniras la maldekstran atrion, pasas tra valvo, kaj eniras la maldekstran ventriklon. De tie, la sango fluas tra la aorto kaj pasas tra la arterioj kaj kapilaroj al la tuta korpo. Tio nomiĝas la "sistemika cirkulado".
En la kapilaroj la sango interŝanĝas oksigenon por karbondioksido, kaj nutraĵon de la digesta sistemo por ekskreciaj kemiaĵoj, kiuj iros per la sango al la renoj. De la kapilaroj la sango reiras kun karbondioksido al la koro tra la vejnoj kaj eniras la dekstran atrion. La blueta sango fluas de la dekstra atrio sinsekve al la dekstra ventriklo, denove al la pulma cirkulado tra la pulma arterio al la pulmoj. En la pulmoj la sango perdas la karbondioksidon kaj denove pleniĝas de oksigeno.
Alia sistemo estas limfocirkula sistemo.
Ĉiu viva ĉelo de homa korpo bezonas oksigenon kaj nutraĵon.

Copyright 2012 Josberto Vieira. All rights reserved.

Podcast Powered By Podbean

Version: 20230822